|
| 1 | +--- |
| 2 | +title: Reglamento pri elekto de estraranoj |
| 3 | +version: null |
| 4 | +version_comment: null |
| 5 | +--- |
| 6 | + |
| 7 | +Reglamento pri elekto de estraranoj |
| 8 | +=================================== |
| 9 | + |
| 10 | +## 1. Starigo de elekta komisiono |
| 11 | +1. Tuj post elekto de nova estraro, la komitato nomumas la membrojn de Elekta Komisiono. |
| 12 | +2. Okaze de malmembriĝo de membro de la komisiono, la estraro rajtas nomumi novan membron. La Komitato validigas tiun ŝanĝon per reta voĉdono. |
| 13 | +3. Rajtas membri en la komisiono: |
| 14 | + - Komitatanoj de TEJO |
| 15 | + - Komisiitoj de TEJO |
| 16 | + - Eksaj estraranoj de TEJO |
| 17 | + - Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas fari gravan kontribuon al la laboro de la komisiono. |
| 18 | +4. Ne rajtas membri en la komisiono ajna kandidato al la nova estraro. |
| 19 | +5. Estraranoj kiuj kandidatiĝas por la nova Estraro konsilas al la Komisiono. |
| 20 | + |
| 21 | + |
| 22 | +## 2. Kompetenteco de la elekta komisiono |
| 23 | +1. La Elekta Komisiono serĉas kandidatojn por la Estraro kaj akceptas kandidatiĝojn. |
| 24 | +2. La Komisiono esploras, ĉu kandidato estas taŭga por posteno en la estraro, aŭ eventuale rekomendas ekster-estraran postenon. |
| 25 | +3. La Komisiono priesploras, konsilas kaj laŭeble okazigas trejnkurson por kandidatoj al la Estraro. |
| 26 | +4. La Komisiono zorgas, ke inter la kandidatoj al la Estraro estu sufiĉe da diversaj kompetentoj kaj lertoj por kovri la ĉefajn agadkampojn de la Estraro. La Komisiono serĉu la kandidatojn strebante kunmeti teamon el diversa aĝo, genro kaj loĝloko. |
| 27 | + |
| 28 | +## 3. Taŭgeco de kandidatoj |
| 29 | +Por decidi pri la taŭgeco de la kandidatoj, estas rekomendite ke la Elekta Komisiono uzu inter aliaj la jenajn konsiderojn: |
| 30 | + |
| 31 | +1. Novaj kandidatoj rajtas kandidatiĝi por ĉiu ajn posteno krom tiu de Prezidanto. Iamaj kaj nunaj Estraranoj, Komitatanoj, Komisiitoj, oficistoj kaj volontuloj dum sume almenaŭ unu plena mandato kalkulita laŭ la tempo de la voĉdono rajtas kandidatiĝi por la posteno de Prezidanto. Escepto al tio validas nur kaze de risko, ke la posteno de Prezidanto restos vaka. |
| 32 | +2. Spertoj de la kandidato. |
| 33 | +3. Kapablo de la kandidato kunlabori en teamo. |
| 34 | +4. Trejnkursoj ĉeestitaj de la kandidato. |
| 35 | +5. Partopreno de la kandidato en almenaŭ unu estrarkunsido. |
| 36 | +6. Pozitive estas se kandidato jam iel (ekzemple kiel komisiito aŭ volontulo) aktivas rekte en TEJO. |
| 37 | +7. Kandidato estu preta iĝi komisiito por kunlabori kun la estrarano kies postenon li aŭ ŝi ŝatus transpreni. |
| 38 | + |
| 39 | +## 4. Procezo |
| 40 | +En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida. En okazo de ordinara elekto de nova Estraro la Elekta Komisiono kaj kandidatoj respektas jenajn limdatojn: |
| 41 | + |
| 42 | +1. Plej laste la 20-an de marto de la jaro de la elektoj la Komisiono sendas al la Komitato raporton pri sia agado, kiu enhavas minimume informojn pri tio, kie estis publikigita anonco pri serĉado de kandidatoj. |
| 43 | +2. Plej laste la 30-an de aprilo de la elektojaro la Komisiono sendas al la Komitato raporton pri sia agado, kiu enhavas minimume informojn pri tio, kie estis publikigita anonco pri serĉado de kandidatoj kaj pri nombro de kontaktitaj kandidatoj. |
| 44 | +3. Kandidatoj sin anoncu ĉe la Centra Oficejo aŭ ĉe la Komisiono plej laste la 30-an de junio de la elektojaro. Nova kandidatiĝo konsistas minimume el vivresumo kaj motiviga letero. |
| 45 | +4. Plej laste la 5-an de julio de la elektojaro la Komisiono sendas al la Komitato raporton pri sia agado, kiu enhavas minimume informojn pri nombro de kandidatoj, kiuj sendis validajn kandidatiĝojn laŭ la punkto 3. |
| 46 | +5. La Komisiono rajtas plu akcepti novajn kandidatiĝojn post la limdato. Informojn pri la risko, ke iu el la postenoj restos vaka kaj pri daŭra akceptado de kandidatiĝoj devas enhavi la raporto menciita en la punkto 4. |
| 47 | +6. Plej laste 15 tagojn antaŭ komenco de la komitatkunveno la Komisiono sendas al la Komitato finan raporton, en kiu ĝi rekomendas al la Komitato kandidatojn al la nova Estraro. La raporto devas minimume enhavi la rekomenditajn kandidatojn kaj proponita(j)n teamo(j)n kaj alkroĉite la kompletajn kandidatiĝojn de ĉiuj kandidatoj kaj informon pri liverodatoj de kandidatiĝoj alvenintaj post la 30-a de junio. |
| 48 | +7. La Komisiono rajtas sendi plian raporton en alia momento, se tio necesas por bone informi la Komitaton, speciale okaze je kandidatiĝoj por postenoj, kiuj riskus resti vakaj aŭ retiritaj kandidatiĝoj. |
| 49 | +8. La laboro de la Komisiono finiĝas en la momento de elektiĝo de la nova Estraro. |
| 50 | +9. Se la Elekta Komisiono malfruas pri io el la menciitaj limdatoj, la Estraro esploras la kialojn kaj povas laŭbezone proponi al la Komitato elekton de novaj membroj por la Elekta Komisiono. |
0 commit comments